Psalms 41

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo.
2La Eternulo lin gardos kaj vivigos;
Li estos feliĉa sur la tero,
Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
3La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano;
Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
4Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min;
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
5Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante:
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
6Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere;
Lia koro serĉas malbonon;
Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
7Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj;
Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
8Afero pereiga atakis lin;
Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
9Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon,
Levis kontraŭ min la piedon.
10Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min,
Por ke mi povu repagi al ili.
11Per tio mi scios, ke Vi favoras min,
Se mia malamiko ne triumfos super mi.
12Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco,
Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.
13Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael,
De eterne ĝis eterne.
Amen, kaj amen!
Copyright information for Esperanto